Job 34

1Elihu parolis plue, kaj diris: 2Aŭskultu, saĝuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min. 3Ĉar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la manĝaĵon. 4Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona. 5Ĉar Ijob diris: Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton; 6En mia juĝa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa. 7Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon? 8Kaj li estas preta aliĝi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj; 9Ĉar li diras: Homo ne havas utilon, Se li serĉas favoron de Dio. 10Tial aŭskultu min, ho saĝaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco; 11Sed Li repagas al homo laŭ liaj agoj, Kaj laŭ la vojo de ĉiu Li renkontas lin. 12Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron. 13Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo? 14Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron, 15Tiam pereus absolute ĉiu karno, Kaj homo refariĝus polvo. 16Se vi havas prudenton, aŭskultu ĉi tion; Atentu la voĉon de miaj paroloj. 17Ĉu povas regi malamanto de justeco? Ĉu vi povas akuzi la Plejjustulon? 18Ĉu oni povas diris al reĝo: Sentaŭgulo; Aŭ al altranguloj: Malpiulo? 19Sed Li ne atentas la vizaĝon de princoj, Kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo; Ĉar ĉiuj estas faritaĵo de Liaj manoj. 20Momente ili mortas, noktomeze ili tumultiĝas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj. 21Ĉar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn paŝojn Li vidas. 22Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kaŝi malbonaguloj. 23Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por juĝo. 24Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn; 25Ĉar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasiĝas. 26Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie ĉiuj vidas; 27Pro tio, ke ili forturniĝis de Li Kaj ne penis kompreni ĉiujn Liajn vojojn, 28Sed venigis al Li la kriadon de malriĉulo, Kaj Li aŭdis la kriadon de mizeruloj. 29Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kaŝas Sian vizaĝon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo, 30Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo. 31Al Dio oni devas diri: Mi fieriĝis, mi ne plu faros malbonon; 32Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustaĵon, mi ne plu faros. 33Ĉu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne plaĉis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru. 34Saĝaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min aŭskultas: 35Ijob parolas malsaĝe, Kaj liaj vortoj estas malprudentaj. 36Ho, se Ijob estus elprovita ĝis la fino, Pro tio, ke li aliĝas al homoj pekaj; 37Ĉar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraŭ Dio.

Copyright information for Esperanto